La Antikva Peruo estas historia regiono de Sudameriko kaj ampleksa periodo de la historio de Peruo, Bolivio kaj Argentino precipe, kie originis diversaj civilizoj, kiuj en la arkeologio de la 20-a jarcento estis konataj kiel andaj civilizojcentro-andaj.

Sunpordo

La civilizoj de Antikva Peruo naskiĝis ĉe la nordocentra marbordo de Peruo en la 4-a jarmilo a.K. inter la setlejoj de fiŝkaptistoj kaj terkultivistoj per longa proceso iniciatita en la fino de la Vurma Glaciepoko. En ĉi tiu regiono disvolviĝis socioj el granda politika kaj kultura komplekso (kiel la inkaoj, moĉeoj, tiahuanakoj, hŭariojnazkaoj) inter la tria jarmilo a.K kaj la jaro 1532, kiam ekiĝis la konkero de Peruo fare de la hispanoj.