Moĉe

(Alidirektita el Moĉeoj)

La kulturo aŭ civilizo Moĉe (moĉea kulturo, moĉeoj) floris en norda Peruo kun ĉefurbo en Huacas del Sol y de la Luna[1] ĉe la nuna Trujillo el ĉirkaŭ jaroj 100 al 800 de onia erao. Tiu koncepto estas temo de ioma debato, kaj multaj fakuloj disputas ĉu Moĉeoj estis aŭ ne politike organizataj kiel monolita imperio aŭ ŝtato. Pli bone estis ŝajne grupo de aŭtonomaj setlejoj kiuj kunhavis komunan elitan kulturon, kiel oni vidas en la riĉa ikonografio kaj monumentoj kiuj ekzistas ankoraŭ. Elstaras ĉefe ties prilaborata pentrita ceramiko, orartaĵoj, monumentaj konstruoj (huaca) kaj sistemoj por irigacio.[2] Historio de Moche povus esti larĝe dividata en tri periodoj – apero de la kulturo Moĉe en Komenca Moĉe (jaroj 100–300), ties etendo kaj florado dum Meza Moĉe (jaroj 300–600), kaj la urba kernado kaj sekva falo en Fina Moĉe (jaroj 500–750).[3] Socio Moĉe estis agrikultura, kun grava nivelo de investado en la konstruo de reto de irigaciaj kanaloj por disfluado de la rivera akvo por havigi siajn rikoltojn. Ties kulturo estis rafinita; kaj ties artaĵoj esprimas ties vivojn, kun detalaj scenoj de ĉasado, fiŝkaptado, luktado, buĉado, seksaj rilatoj kaj prilaborataj ceremonioj.

Mapo de la civilizo Moĉe

La kultura sfero Moĉe centriĝas ĉirkaŭ kelkaj valoj en la norda marbordo de Peruo en regionoj La Libertad, Lambajeko, Jeketepeko, de riveroj Ĉikamo, Moĉe, kulturo Virú, Ĉao, rivero Santa, kaj Nepena. La Huaca del Sol (sunhejmo), piramida adoba strukturo ĉe la Rivero Moche, estis la plej granda antaŭkolumbia strukturo en Peruo. Tamen ĝi estis parte detruita kiam la hispanaj Konkistadoroj minis ties tombojn serĉe de oro. Feliĉe la najbara Huaca de la Luna (lunhejmo) restis dumlonge netuŝata; ĝi enhavas multajn kolorajn murperntraĵojn kun komplika ikonografio. Oni faris tie arkeologiajn elfosadojn ekde komenco de la 1990-aj jaroj. Aliaj ĉefaj lokoj Moĉe estas Sipan, Pampa Grande, Loma Negra, Dos Cabezas, Pacatnamu, San Jose de Moro, El Brujo, Mocollope, Cerro Mayal, Galindo, Huanchaco, kaj Panamarca.

Religio redakti

Falo redakti

Ligo kun aliaj kulturoj redakti

Notoj redakti

  1. Huacas del Sol y de la Luna - Capital de la Cultura -Mochica. Alirita 29a de Marto 2012.
  2. Beck, Roger B.; Linda Black, Larry S. Krieger, Phillip C. Naylor, Dahia Ibo Shabaka,. (1999) World History: Patterns of Interaction. Evanston, IL: McDougal Littell. ISBN 0-395-87274-X.
  3. Bawden, G. 2004. "The Art of Moche Politics", in Andean Archaeology. (ed. H. Silverman). Oxford: Blackwell Publishers.

Bibliografio redakti

  • Schmid, Martin, Die Mochica an der Norküste Perus. Religion und Kunst einer vorinkaischen andinen Hochkultur. Hamburg, 2008