Malfermi la ĉefan menuon

Antikvaj nomoj de Egiptio neniel similas al tio, kiel ni tiun ĉi landon nomas hodiaŭ. La nuntempa nomo ja havas siajn radikojn en la egipta, sed kun la nomo Egiptio tio havis origine nenion komunan kaj uzis ĝin propre nur grekoj kaj romianoj[1].

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikva Egiptio.

Sed la egiptoj nomis sian landon alie, kaj nome eĉ per kelke da nomoj. Ĉiuj esprimas per sia maniero, kiel la egiptoj perceptis sian landon kaj kion ĝi signifis por ili.

KemetRedakti

 
hieroglifa skribmaniero "Ta Kemet"

En traduko ĝi signifas "Nigra lando" kaj ĝi estas derivita de nigra fekunda ŝlimo, kiu estis (ĝis konstruo de la Alta Baraĵo de Asuano) alportata per ĉiujaraj inundoj sur Nilo kaj kiu estis por la egipta agrikulturo nemalhavebla. Jam Herodoto mem verkis pri Egiptio, ke ĝi estas donaco de Nilo. Li komprenis, ke sen tiu ĉi rivero kaj ties ĉiujaraj inundoj Egiptio neniam povus esti tio, per kio ĝi estis (se ĝi entute estus) kaj tute sendube konsciis tion ankaŭ la egiptoj mem.

Sed mirinde ili havis neniam diaron, kiu estus enkorpigo de Nilo, sed ili havis en sia mitologio ligilojn al ties inundoj. Dio Hapi, adorata en aspekto de virbovo (De rivero nomata Aspis), estis dio, kiu reprezentis la fekundan forton de tiuj ĉi inundoj. Alia dio, Ĥnum, laŭ iliaj imagoj havis sidejon en la unua katarakto, de kie li direktis la forton de inundoj.

La egiptoj bone konsciis la signifon, kiun havis por ili la inundoj kaj fare de ili la alportata fekunda ŝlimo. Ili tiom konsciis tion kaj ili tiom antaŭe estimis, ke la fekunda forto de tiuj ĉi inundoj venis eĉ en la nomon, per kiu la egiptoj nomis sian landon.

Ta MeriRedakti

 
hieroglifa skribmaniero "Ta Meri"

Tiu ĉi plua antikva egipta nomo multe parolas pri rilato, kiun la egiptoj havis al sia lando. En traduko ĝi nome signifas "Ŝatata lando". Por la egiptoj estis ilia naskolando tre grava, tio estis lando de iliaj antaŭuloj (Egiptio estis tre tradicionalisma kulturo) kaj tio estis lando de iliaj dioj.

Eĉ en okazintaĵo de la egipto Sinuhet estas evidenta tiu ĉi amo al la naskolando. Sed ne estas per tio menciata libro de Waltari, sed antikva-egiptia rakonto "Propra biografio de Sinuhet", kiun verkis Sinuhet mem en duono de Meza imperio. Sinuhet forkuris el Egiptio, sed post multaj jaroj li decidiĝis reveni en sian landon, por ke li povu esti, post sia morto, sepultita. Por la egiptoj estis ideo, ke ili estus sepultitaj alie ol en Egiptio, terurega kaj tial ekzilo estis unu el la plej malpezaj punoj, ĉar por kondamnito tio signifis, ke li ne povos esti sepultita en la lando de siaj antaŭuloj kaj siaj dioj.

Ta NutjeruRedakti

 
hieroglifa skribmaniero "Ta Nutjeru"

Oni multfoje parolis pri la egiptoj en la malnovepoko kiel pri la plej pia nacuio kaj Egiptio mem estadis ofte markata kiel "templo de la mondo". Pri la estimo de egiptoj rilate al sia lando estis jam skribite, same kiel pri tio, ke ili perceptis ĝin kiel landon de siaj dioj. Kio estas propre ankaŭ traduko de tiu ĉi nomo: "Lando de dioj".

TawyRedakti

 
hieroglifa skribmaniero "Tawy"

Tiu ĉi lasta nomo denove eliras el tradicio, laŭ kiu Egiptio estis dividata je Supra reĝlando kaj Malsupra reĝlando, pro kio Egiptio estis markata kiel "Du landoj".

Laŭ tiu ĉi tradicio Egiptio estis foje dividita en du memstarajn reĝlandojn, nur kiam unu reganto, kiu estas en la egiptaj legendoj konata sub nomo Meni aŭ en grekigita aspekto Menés, unuigis Egiption kaj li kreis el ĝi unuigitan regnon. Sed la divido je Supra kaj Malsupra reĝlandoj trafluas la tutan egiptian histoion kaj eĉ la reĝa krono estis kombino de blanka supraegiptia kaj ruĝa malsupraegiptia.

ReferencojRedakti

  1. MÁLEK, Jaromír. Kočka ve starém Egyptě. Překlad Renata Landgráfová. Praha : Mladá fronta, 2008. 144 s. ISBN 978-80-204-1816-6. S. 18.