Antonia von Melville

germana aktorino
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Antonia von Melville (naskiĝis en 1997) estas germana infana aktorino. Ŝi konatiĝis aparte pro sia rolo en la porinfana kineja filmo Hexe Lilli - Der Drache und das Magische Buch, filmita en somero 2007 kaj kineje publikigita post intensa animaciigo nur du jarojn poste, en 2009. En la filmo ŝi havis la rolon de Mona, samklasanino de la ĉefrolo Lilli.

Antonia von Melville
en 2007
en 2007
Persona informo
Naskiĝo 1997
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Krome ŝi laŭ la stato komence de la jaro 2012 ankoraŭ aperis en du televidaj serioj: En la epizodo Häuserkampf (2009) de la krimfilma serio Tatort (rolo de knabino "Emilia Jansen"), kaj en la epizodoj Die blaue Jacke kaj Der doppelte Dalu (2011) de la infanfilma serio Die Pfefferkörner (rolo de knabino "Pia").

Eksteraj ligiloj redakti