Antonieta de Barros

Antonieta de Barros (La 11-an de julio, 1901 – La 28-an de marto, 1952) estis brazila instruistinon, ĵurnalisto kaj politikisto.

Antonieta de Barros
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1901 (1901-07-17)
en Florianópolis
Morto 28-an de marto 1952 (1952-03-28) (50-jaraĝa)
en Florianópolis
Etno Afrikobrazilano vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistoedukistoinstruistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonieta de Barros estis la unua negra virino balote elektita  kiel deputito en Brazilo, nome en la suda ŝtato Sankta Katarino, en la jaro 1934. Fakte ŝi estis unu el la tri unuaj virinoj, kiuj ricevis politikan mandaton, en Brazilo. Ni memoru, ke sklaveco estis abolita en ĉi tiu lando en la jaro 1888.

Ŝi naskiĝis en 1901, sen konata patro, ido de liberigita sklavino, kiu vivtenis sin kaj siajn idojn per lavado de tolaĵoj.  Antonieta fariĝis instruistino kaj ŝia politika standardo estis la revolucia, liberiga potenco de edukado por ĉiu homo.  Siatempe, 65 procentoj el la homoj en ŝia ŝtato estis analfabetoj. Je sia 17-a aĝojaro,  ŝi establis privatan kurson por kontraŭbatali analfabetecon de malriĉuloj. Pro sia bona famo kiel eminenta instruistino, ŝi laboris ankaŭ en lernejoj de elituloj. Ŝi verkis pri edukado al ĵurnaloj, kaj dum 23 jaroj ŝi publikigis pli ol mil artikolojn. Ŝi krome fondis revuon “Vida Ilhoa” (“Insulana Vivo”). Pro tio, oponantoj kritikaĉis kaj kalumniis ŝin pro ŝia pretendo, kiel virino, agi politike. Antonieta ne timis, sed ĉiam vigle respondis, interalie per la konata frazo: “Virinoj ne devas esti virgaj je ideoj”.

En 1937 ŝi verkis libron sub la titolo “Ĉifonaj ideoj”, kaj la monon de la vendo de la unua eldono ŝi donacis al lernejo por infanoj, kies gepatroj troviĝis en lepro-hospitalo.

La Tago de Instruistoj estis aprobita pro leĝoprojekto de Antonieta de Barros, en 1948, sed oficialigita en la tuta lando nur en 1963. En Brazilo oni oficiale celebras la Tagon de Instruistoj je la 15-a de oktobro.

Oni komparas la personecon de Antonieta de Barros al tiu de la meksika Frida Khalo. Negrino, feministo, en lando de oligarĥoj, instruistino de riĉuloj kaj malriĉuloj, ŝi lasis klaran mesaĝon al la tuta mondo: “La valoro de vivo, la grandeco de vivo, rondiras ĉirkaŭ edukado”.

Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, titolita "Antonieta de Barros, mirinda virino" verkita de Paŭlo S. Viana el Brazilo.

Eldonoj redakti

  • Piazza, Walter: Dicionário Político Catarinense (Catarinense Politika Vortaro). Florianópolis: Assembleia Legislativa ĉu Estado de Santa Catarina (La Santa Catarina Deklaras Leĝdonan Asembleon), 1985.