Antonio Carlos de Arruda Beltrão

Antonio Carlos de ARRUDA BELTRÃO (beltrãŭn), brazilano, d-ro, distrikta ĉefinĝeniero de telegrafafio. Mortis en 1928. Tre riĉa industriisto de Pernambuko, perdis sian riĉecon en malbona negoco en 1887. Fondinto kaj prezidanto de esperanto-klubo en Maceioo (Alagoaso, 1909), kie li faris grandan propagandon. Prezidanto de Brazila Klubo Esperantista (BKE) kaj de la 3-a Brazila Kongreso de Esperanto. Li estas avo de Hélio Beltrão, brazila politikisto.

Verkoj redakti

  • O Esperanto como língua internacional. Eld. Clube de Engenharia, Rio de Janeiro, 1921.

Referencoj redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Beltrao el la Enciklopedio de Esperanto.