Antonov An-124 Ruslan (NATO raportnomo: Condor) estis evoluigita en la 1970-aj jaroj kiel granda transporta aviadilo por la Soveta armeo de Sovetunio.

La unua testflugo okazis la 26-an de decembro 1982 kaj la aviadilo iĝis kun la maksimuma starta maso de pli ol 400 tunoj la plej granda aviadilo de la mondo. Ĝi estis prezentita publike la 28-an de majo 1985 en la Pariza aerospektaklo. Kompare al Lockheed C-5, ĝi havis pli mallongan korpon, malpli grandan malplenan mason kaj pli grandan portkapaciton.

Pluevoluo de An-124 estas la pli granda An-225 Mrija.

En 2005 oni planis produktadon de 11 ekzempleroj. Nun oni uzas dismonde ĉ. 49 el la tipo.

Teknikaj informoj redakti

Grando Datenoj
Produktaj jaroj 1982-hodiaŭ
Produkta firmao Antonov
Longo 69,10 m
Enverguro 73,30 m
Flugila surfaco 628,00 m²
Alto 20,78 m
Ŝarĝejo (LxBxH)    36,00 x 6,40 x 4,40 m
Maksimuma rapido    865 km/h aŭ 0,77 maĥo
Normala rapido    800 - 850 km/h in 10.000 m
Atingopovo kun ŝarĝo    4.800 km kun 120 t,
12.000 km kun 40 t,
15.700 km kun 0 t
Skipo    ses
Maksimuma startmaso (militara)     405 t
Maksimuma startmaso (civila)     392 t
Maksimuma utilŝarĝo (militara)     150 t
Maksimuma utilŝarĝo (civila)     120 t
Flugpinto     11.600 m
Maksimuma gravito     2,5 g
Peliloj kvar Lotarev D-18T Turbofan-pelilo
Ŝovforto je 229,5 kN

Antonovaj modeloj redakti

A-2 A-7/RF-8 A-11 A-13 A-40
An-2 An-3 An-4 An-6 An-8
An-10 An-12 An-14 An-22 An-24
An-26 An-28 An-30 An-32 An-38
An-50 An-70 An-71 An-72 An-74
An-88 An-124 Ruslan An-140 An-148 An-180
An-218 An-225 Mrija

Eksteraj ligiloj redakti