Antonov An-12
Antonov An-12 aŭ An-12 (NATO raportnomo: Cub) estas militista transportaviadilo kvarhelica. Ĝi estis kreita el la pasaĝeraviadilo Antonov An-10.
Ĝi unue flugis la 16-an de decembro 1956. Ĝi ne havas malantaŭan fiksan deklivan enirejon por veturiloj. Je la malantaŭo estas fiksitaj du 23 mm kanonoj.
Longtempe la An-12 estis unu el la plej uzataj transportaviadiloj de la rusa aerarmeo. Ĝis la produktfino en 1973 ĉirkaŭ 1.250 aviadiloj estis konstruitaj, el ili 200 por civilaj celoj. Aviadiloj estis eksportitaj al Afganujo, Alĝerio, Ĉinio, Hindio, Irako, Pollando, Sudano kaj Sirio.
Teknikaj datumoj de la AN-12BP
redaktiGrando | Datenoj |
---|---|
Produktaj jaroj | 1956-1973 |
Produkta firmao | Antonov |
Enverguro | 38,00 m |
Longo | 33,10 m |
Alto | 10,53 m |
Flugilareo | 121,70 m² |
Flugilenverguro | 38,00 m |
Maso malplena | ĉ. 28 t |
Ŝarĝmaso | ĉ 22 t |
Startmaso | ĉ. 61 t |
Pasaĝeroj | maksimume 132 laŭ versioj |
Skipo | 5 |
Vojaĝrapido | 670 km/h |
Maksimuma rapido | 777 km/h |
Necesa vojo por ekflugo/surterigo | ca. 350 m |
Maksimuma distanco | 3.600 km |
Motoroj | kvar Iwtschenko AI-20M helicoj |
Povo | po 3.126 kW (4.250 PS) |