Anuket

egipta diino

Anuket (Anukis en greka lingvo) estas diino de la akvo, diino de la rivero Nilo, precipe de la akvofaloj de Asuano, regiono kie ŝi estis speciale adorata; ankaŭ diino de la amorado, en la egipta mitologio. Anuket estas reprezentata kun cilindra plumkrono, portante papiruscetron kaj la ansan krucon. Ŝia sankta besto estis la gazelo[1].

Anuket
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso ina
En hieroglifoj
a
n
q
t
B1
En aliaj religioj Hestia, Vesta
Kulto
Centro de kulto Elefantina
Familio
Gepatroj Ĥnum kaj Satet
Patro
Patrino Satis (goddess)
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Anuket
vdr

Devenanta el Nubio, estis la "Nubia reganto"", kaj kvankam surnomata "La mallarĝa", imite de la gorĝoj de la rivero Nilo, estis ŝi diino de la lascivo, kiu fekundigis la kamparon dum inund-epokoj. En kelkaj epokoj ŝi estis nomata "Patrino de la reĝo", ĉar, kun patrineca aspekto, ŝi estis reprezentita mamnutrante la faraonon[2].

Anuket, kun siaj gepatroj Ĥnum kaj Satet (kelkfoje fratino de Satet) konsistigis la triopon de Elefantina ekde la Meza Egipta Imperio, kvankam antaŭ tiu ĉi epoko ŝi estis adorata kiel filino de Reo[3].

Ŝi estis identigata kun la diino Iziso en Dendero kaj la insulo Philae. En postaj epokoj estis identigita kun Neftiso[4].

Referencoj redakti

  1. Valbelle, Dominique. (1981) Satis et Anoukis (france). Verlag Philipp von Zabern. ISBN 3-8053-0414-5.
  2. Geraldine Pinch, Egyptian Mythology: A Guide to the Gods, Goddesses, and Traditions of Ancient Egypt, Oxford University Press, 2004, p 186
  3. Kathryn A. Bard, Encyclopedia of the archaeology of ancient Egypt, Psychology Press, 1999, p 178
  4. Zahi A. Hawass, Lyla Pinch Brock, Egyptology at the Dawn of the Twenty-first Century: Archaeology, American Univ in Cairo Press, 2003, p 443