Aparta opinio (angle Minority Report, Dissenting opinion; latine votum separatum) estas jura termino indikanta opinion de unu aŭ pluraj anoj de kolektiva organo, plene aŭ parte malakordan kun decido aŭ verdikto, akceptita de plimulto de tiu organo. Kutime apartan opinion oni prezentas en skriba formo, paralele kun la jure valida decido de la plimulto.

Aparta opinio povas koncerni la tutan decidon aŭ iu(j)n ties parto(j)n. Eventuale la disopinianto(j) povas konsenti pri la konkludoj, sed obĵetas kontraŭ la argumentado aŭ la uzita proceduro.

Per si mem aparta opinio ne havas juran efikon, tamen ĝi povas influi decidon de supera instanco.