Apoditerio (el la latinaj apodyterium, apoditerium, aŭ apodytherium, kaj tiuj de la antikva greka ἀποδυτήριον, nome loko por senvestiĝi), estis en la Antikva Romo (ankaŭ en la Antikva Grekio) ĉambro uzata kiel senvestiĝejo en la termoj aŭ en aliaj konstruaĵoj de publikaj spektakloj.

Apoditerio en Bilbilis (Hispanio), abandonita dum la 2-a jarcento.

Laŭ Francisko Azorín Apoditerio estas Ejo en la romanaj termoj kaj palestroj por nudiĝi banistoj k. ludantoj.[1]

La termino apoditerio estas uzata ankaŭ por aludi en la orientaj eklezioj (respektive en preĝejoj) al sakristio kaj en judismo al senvestiĝejo aŭ vestiĝejo apuda al mikveo.[2]

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 16.
  2. Apodyterium. (angle) En Material Culture of Religion Glossary. [1] Konsultita en la 15a de januaro 2013.

Vidu ankaŭ redakti