Apotekista Turo (Heldburg)
konstruaĵo en Heldburg
Apotekista Turo (germane: Apothekerturm) troviĝas en Heldburg, Germanujo, je la orienta urborando. Ĝi stariĝis kiel parto de la urba ĉirkaŭfortikaĵo en la 16-a jarcento. Temas pri monumentprotektotaĵo. Nomdoninto estis la apotekisto Ludwig Hoffmann, kiu aĉetis ĝin en 1852 kaj alikonstruigis ĝin.
La turo kun teretaĝo kaj du supraj etaĝoj posedas ankoraŭ mezepokan parapeton kaj ŝtonan konzolon por la defendkoridoro. La kupola spajro, kiu origine ne apartenis al la turo, estas tegmentita per ardezo. Ĝi venas el parte en la 1870-aj jaroj malkonstruita kastelo en Hellingen. Tie aĉetis ĝin Hoffmann por metigi ĝin surturen. Eĉ hodiaŭ ĝin posedas privatuloj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Apothekerturm Heldburg - ĉe: outdooractive.com
50.27912410.728269