Parapeto
Parapeto estas instalaĵo kiu evitigas abruptan falon de homo el pontoj, terasoj, balkonoj aŭ aliaj altaĵoj. Male al la malpeza kaj ofte metala retsimila balustrado la parapeto estas ofte masiva muro. Krome parapeto estas parto de la ekstera muro inter la planko kaj la fenestro (fenestroparapeto).
per lignoskuptaĵoj ornamita fenestroparapetoj (faktraba domo en Hildesheim)
Laŭ Francisko Azorín Parapeto estas Randmuro, barantilo, brustoŝirmilo ĉirkaŭ unu metro alta, ĉe fortikaĵo, teraso, fenestro, ponto, k. c.[1] Li indikas etimologion el la latina parare + pectus (ŝirmi bruston). Kaj li aldonas la terminon parapeti, por konstrui parapeton.[2]
La parapetalteco hodiaŭ estas normigita kaj dependas de la alteco de eventuala falo.
Vidu ankaŭRedakti
NotojRedakti
- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 158.
- ↑ Azorín, samloke.
Eksteraj ligilojRedakti
- Geländer und Brüstungen (alirita la 5an de oktobro 2015)