App Inventor estas evolumedio aplika en la komputila reto, origine kreita kaj disponigita fare de la firmao Guglo, kaj nun administrata fare de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (MIT). Ĝi permesas al novuloj al komputila programado krei aplikaĵan programaron por du operaciumoj (OS): Android kaj iOS, kiu, laŭ la stato de marto 2023, estas en fina beta-testado. Ĝi estas libera kaj malfermfonta programaro publikigita sub duobla permesilo: Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 3.0 Neadaptita kaj Apache License 2.0 por la fontkodo.

App Inventor

evolumedio aplika en la komputila reto

evolumedio aplika en la komputila reto
Lasta stabila versio nb183
Operaciumo Android
Programlingvo Java
Permesilo libera kaj malfermfonta: vidu tekste
Retejo Oficiala retejo
vdr

Ĝi uzas grafikan uzantinterfacon (GUI) tre similan al la programlingvoj Scratch (programlingvo) kaj StarLog, kiu permesas al uzantoj treni kaj faligi vidajn objektojn por krei aplikaĵon, kiu povas esti elprovita sur Android kaj iOS-aparatoj kaj fine funkciu kiel Android-aplikaĵo. Ĝi uzas kunulan moveblan aplikaĵon kiu ebligas tujan testadon kaj sencimigon. Kreante App Inventor, la firmao Guglo uzis signifan antaŭan esploradon en eduka komputiko.

App Inventor kaj la aliaj programlingvaj projektoj - jen iom patosa frazo - estas bazitaj sur kaj informitaj de konstruismaj lernoteorioj, kiuj emfazas ke programado povas esti vehiklo por engaĝi potencajn ideojn per aktiva lernado. Kiel tia, ĝi estas parto de daŭranta movado en komputiloj kaj eduko kiu komenciĝis kun la laboro de Seymour Papert kaj grupo de MIT en la 1960-aj jaroj, kaj ankaŭ manifestiĝis kun la laboro de Mitchel Resnick pri la projektoj Lego Mindstorms kaj StarLog.

La aplika evolumedio ankaŭ subtenas la uzon de nubaj datumoj.

Vidu ankaŭ redakti

  • Ana Ribeiro, esperantistino laboranta por la projekto App Inventor

Eksteraj ligiloj redakti