Ana Ribeiro
brazila esperantisto
Ana RIBEIRO (naskiĝis en Campina Grande la 15-an de majo 1996), plennome Ana Maria DA COSTA RIBEIRO, filino de Roberto da Silva Ribeiro, estas brazila esperantisto el portugala deveno. Profesie, ŝi estas komputilisto, kaj jam estis pagita kunlaboranto de Mozilla, Eŭropa Unio (EU Brazil Cloud Connect) kaj MIT Media Lab (App Inventor). Ŝi laboris ĉe Amazon kaj nuntempe ĉe Meta (antaŭa Facebook).
Ana Ribeiro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1996 (27-jaraĝa) en Kampinagrando |
Lingvoj | portugala • Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Brazilo |
Familio | |
Patro | Roberto da Silva Ribeiro |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En TEJO, ŝi estis elektita Komitatano B por la oficperiodo 2016-2018 [1], organizis IJK-n en 2014, kaj estas konstanta kontribuanto de Revuo Kontakto. Ŝi ankaŭ estis estrarano de ISAE por la oficperiodo 2017 - 2020. En 2017, estis anoncita en gazetara komuniko [2] de UEA, ke ŝi estas la gvidanto pri la renovigo de la retejo de UEA.