Roberto da Silva Ribeiro
Roberto da Silva Ribeiro (naskiĝis la 24-an de marto 1968 en Santos, Brazilo) estas brazila esperantisto. Kiam li estis 17-a jaraĝa, li iris al Campina Grande Paraibo kaj ekstudis elektrikan inĝeniarton, sed li ne konkludis la kurson. Poste li studis lingvosciencon, magistriĝis en sociologio kaj doktoriĝis en lingvoscienco per UFPE.
Roberto da Silva Ribeiro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1968 (52-jara) en Santos proksime de Sao-Paŭlo |
Lingvoj | Esperanto • brazilportugala lingvo |
Nacieco | brazilano |
Ŝtataneco | Brazilo |
Familio | |
Infano | Ana Ribeiro |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | Pocinhos- o local e o Geral |
Aliaj aktivaĵoj | Kontribuado en Vikipedio |
Li estis arkeologo de Brazila Nacia Instituto pri Historia kaj Arta Heredaĵo (IPHAN). Li profesoriĝis en unua katedro kreita en Brazilo en 1808, katedro pri la latina lingvo en Recifo, kaj estas docento de kelkaj brazilaj universitatoj.
Li estas patro de Ana Ribeiro.
Artikoloj en EsperantoRedakti
- Amazonia Arkeologio. Revuo La Karavelo nº 17 [1]
- Aspektoj de la Kariria Kulturo. Revuo La Karavelo nº 21 [2]
- Ĉu la plej bona aĝo? Revuo Kontakto decembro 2010.
- Evoluo de Esperantlingva Stilo [3]
- Memoroj pri Milica Serĝento (romano de Manuel Antônio de Almeida): serĉo pri brazila identeco Revuo La Karavelo nº 14 [4]
- Kuriozaj Similecoj. Revuo Brazila Esperantisto septembro 1999
- Paraibo. Revuo Brazila Esperantisto septembro 2000
- Skizo de Lingva Historio de Brazilo Revuo La Karavelo nº 15 [5]
- Skizo pri historio de brazila arkeologio Revuo La Karavelo nº 13 [6]
- Ŝtoniloj en la Valo de Rivero Cotinguiba. Revuo Teleskopo [7]
- Vojaĝtaglibro al Amazonio Revuo La Karavelo nº 18 [8]