Appennino Cesenate
La montara komunumaro Appennino Cesenate - itale Comunità montana dell'Appennino Cesenate - situas en la provinco Forlì-Cesena kaj la regiono Emilio-Romanjo de Italio. Ĝi konsistas el la valoj de la riveroj Savio kaj Rubicone (en Esperanto Rubikono), kaj - kiel la nomo indikas - estas parto de la montaro Apeninoj (la nomo signifas "parto de la Apeninoj proksime de urbo Cesena").
La komunumaro konsistas el la administraj komunumoj:
- Bagno di Romagna (la administra centro)
- Borghi
- Mercato Saraceno
- Roncofreddo
- Sarsina
- Sogliano al Rubicone kaj
- Verghereto.
Eksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo Arkivigite je 2006-12-22 per la retarkivo Wayback Machine