Arĥeloĥo (malnovgreke ἈρχέλοχοςArchelochos, latine Archelochus) estas en la greka mitologio filo de Antenoro kaj lia edzino Teano.

Arĥeloĥo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Antenoro
Patrino Theano
vdr

Arĥeloĥo estis filo de Antenoro, konsilisto de troja regxo Priamo. Antenoro ĝuis ĝeneralan estimon pro sia amo al juĝo kaj saĝeco. Same Trojanoj estimis Arĥeloĥon kaj liajn fratojn pro ilia braveco en batalo.

Komence de la Troja milito danke al Odisea braveco Aĥajoj sukcesis elŝipiĝi kaj ataki trojajn muregojn. Sed la atakon trojanoj forpuŝegis kaj Aĥajoj devis starigi tendaron kaj la urbon sieĝi. Batalantaro de Trojanoj en komenco estis malmultenombra, sed danke al aŭdaco de batalantoj, kiuj ne hezitis por defendo de la urbo eĉ riski sian vivon, sukcese defendis ĝin. Post kverelo inter supera komandanto de aĥaja armeo Agamemno kaj heroo Aĥilo Trojanoj, firmigitaj de aliancanoj kaj helpe de dioj, sukcesis konkeri aĥajajn muregojn kaj eĉ endanĝerigi aĥajajn ŝipojn ĉe la marbordo. Laŭ Iliado de Homero Arĥeloĥo transprenis kune kun siaj fratoj Akamaso kaj Eneo. komandon de unu el kvin "divizioj" de la troja armeo.

Sed en la dekkvara kanto de Iliado Aĥajoj atakon de Trojanoj sukcese forpuŝis. La batalo postulis multe da mortintoj sur ambaŭ flankoj. Trojan grundon kolorigis ankaŭ sango de Arĥeloĥo, kiun dum batalo trafis en la kolon ĵetlanco de Aĥaja heroo Ajakso.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Archelochos en la ĉeĥa Vikipedio.