Araŝijama

Araŝijama ( 嵐山 Storma Monto ) estas distrikto en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Kioto, Japanio . Ĝi ankaŭ aludas al la monto trans la Kacura rivero, kiu formas fonon al la distrikto. Araŝijama estas fama ripozloko.

Ponto Tra la Luno en aŭtuno
Bambuoj en Araŝijama

Notindaj Vidindaj lokoj inkludas en Araŝijama la jenajn:

  • La Iŭatajama Simia Parko sur la deklivo de Monto Araŝijama. Ĉirkaŭ 170 simioj vivas en la parko. La simioj estas sovaĝaj (naturaj), ili kutimiĝis al homoj. La parko situas sur malgranda monto ne malproksime de la Saga-Araŝijama fervoja stacio. Vizitantoj povas alproksimiĝi, foti kaj nutri la simiojn.
  • La romantika "Ponto Tra la Luno " (渡月橋, Togetsukyō), konsiderinda loko pro ties rigardejo de ĉeriz-floroj kaj aŭtunaj koloroj sur la deklivoj de Monto Araŝijama.
  • Tenryū-ji, la ĉefa templo de unu la 15 branĉoj de la Rinzai lernejo, unu el la du ĉefaj skoloj de budhismo, nome zeno en Japanio.
  • Kamejama Parko havas ŝtonan monumenton kun poemo de Zhou Enlai: "Arashiyama en la pluvo" por memori lian viziton al Araŝijama.

Transporto redakti

Araŝijama estas atingebla per la Keifuku Elektra Fervojo de centra Kioto aŭ per la Hankyū Araŝijama Linio de Osaka. Alie, la JR Saga Araŝijama Stacidomo situas en la distrikto.

Togetsukyō redakti

La Togetsukyō estas ponto trans la rivero. La rivero ŝanĝas nomojn ambaŭflanke de tiu ponto. Okcidente de la ponto estas la Hozu Rivero kaj oriente de la ponto estas la Kacura Rivero.