Aralar

politika partio en Hispanio

Aralar estas eŭska socialisma kaj apartisma partio en Hispanio. La partio estas gvidita de Patxi Zabaleta. Ĝi estas kontraŭa al la perforta lukto deETA.

Aralar naskiĝis en la 1990-aj jaroj de kritika tendenco ene de Herri Batasuna (HB) kaj Euskal Herritarrok (EEH), kondukita de Patxi Zabaleta. La tendenco havis sian ĉefan bazon en Navaro.

La rompo de la armistico de ETA en 2000 provokis la reformadon de Herri Batasuna en Batasuna, por havi ĉeeston en la tuta Eŭsklando. Sekvante malkonsentojn pro interna organizo de Batasuna, Aralar formiĝis kiel aparta partio.

En la elekto de majo 2003 por la Asembleo de Navaro, Aralar akiris 24,068 voĉojn (8.02% el la validaj voĉoj) kaj kvar sidlokojn kaj en la sama regiono akiris 4.76% el la validaj voĉoj en la regionaj balotoj kaj 18 lokaj magistratanoj. En Eŭskio ĝi akiris 30 magistratanojn kaj 1.51 % de la validaj voĉoj.

Aralar kontraŭis la Hispanan parlamentan balotadon 2004 en la Eŭska Aŭtonoma Komunumo en koalicio kun Zutik sed ne gajnis ajnajn sidlokojn, balotigante 3.09% el la validaj voĉoj. La partio konkuris en Navaro kiel parto de la koalicio Nafarroa Bai (NaBai), kune kun Eusko Alkartasuna (EA), Batzarre, la Eŭska Naciisma Partio (PNV) kaj nepartianoj,

En 2004 la junulara sekcio de Aralar, Iratzarri, estis fondita.