Laŭ armena mitologio, aralezoj (armene Արալեզ) estas estaĵoj aŭ spiritoj, kiuj aspektas kiel flugopovaj hundoj. Ili malsupreniĝadis al kampo de batalo por revivigi mortigitajn heroojn, lekante iliajn vundojn.

«Aralezo sur batalkampo», Aratjunjan G.A.

Mencioj de Aralezoj fare de antikvaj aŭtoroj redakti

Legendojn pri aralezoj oni scias precipe de antikvaj armenaj kristanaj aŭtoroj, kiuj plej ofte mokis tiujn legendojn.

Eznik de Kolb (5-a jarcento) admonis samtempanojn, ke «de hundo ne povas deveni estaĵo, nomata aralezo, onidire havanta ian nekompreneblan potencon kaj povanta revivigi mortigitojn dum milito, lekante iliajn vundojn»[1]:

 
 Ĉu kaj pri aralezo iu ajn povas diri, ke efektive vidis ĝin? Kaj se en estinta tempo aralezoj lekis vundojn kaj revivigis, do kial en la estanta ili nek lekas nek revivigas? Ĉu militoj nun ne estas samaj, kaj ĉu vunditoj ne same falas? 
— Eznik de Kolb, «Kontraŭ herezoj»[1]

Moseo de Ĥoreno (5-a jarcento) rakontis popolan legendon pri revivigo de Ara la Bela fare de aralezoj. La legendon li priskribis kiel malveraĵo, kiun ekcirkuligis Semiramiso, anstataŭiginte la kadavron de Ara per viva viro.[2]

Faŭsto de Bizanco (Pavstos Buzand) (5-a jarcento) ankaŭ moke menciis aralezojn, parolante pri «absurdaj opinioj» de familianoj de la militestro Muŝel (aŭ Muŝegh — Մուշեղ) Mamikonjan:

 
 Kaj kiam la kadavron de la sparapeto Muŝel oni portis en lian hejmon, al lia familio, tiam la parencoj ne kredis je lia morto, kvankam ili vidis la kapon fortranĉitan de la korpo. Ili diris: «Li partoprenis en sennombraj bataloj, kaj neniun vundon ricevis. Neniu sago lin trafis, kaj neniu alia armilo lin vundis». Aliaj esperis, ke li reviviĝos, tial almetis la kapon al la korpo, alkudris kaj metis la kadavron sur tegmenton de turo. Ili diris: «Ĉar (Muŝel) ja estis viro kuraĝa do aralezoj malsupreniros kaj revivigos lin». Oni starigis gardistojn kaj atendis la reviviĝon, ĝis la kadavro finfine putris. Post tio oni portis lin malsupren de la turo, priploris kaj entombigis lin kiel tio decas. 
— Faustus de Bizancio, «Historio de Armenio»[3]

Etimologio de la vorto «Aralezo» redakti

Laŭ unu el versioj de popola etimologio, la vorto «aralez'» rivelas la agmanieron de ĉi tiu estaĵo kaj origine signifas «senĉese lekanta»[4].

Rimarko redakti

Kvankam oni plej ofte pentras kaj priskribas aralezojn kiel flugilhavaj hundoj, tamen el malnovaj legendoj oni ne povas konkludi tion sendube. Eble dum la antikva tempo oni alie opiniis pri aspekto de aralezoj. Oni povas diri nur, ke oni opiniis aralezojn iel similaj al hundoj kaj, verŝajne, flugantaj.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 ԵԶՆԸԿԱՅ Վ. ԿՈՂԲԱՑԻՈՅ, «Եղծ աղանդոց», գլ. 24—25, Պարիզ, 1860, էջ 93—95, կամ Թիֆլիս, 1914, էջ 68—70, ; la citaĵo estas prenita el Георг Гоян (Georg Gojan). «2000 лет армянского театра», vol. 1: «Театр древней Армении», Moskvo 1952, p. 321. (ruse)
  2. Moseo de Ĥoreno. «Historio de Armenio», 15. (ruse)
  3. Faustus de Bizancio. «Historio de Armenio», libro V, ĉapitro XXXVI, (angle)(france)(ruse)
  4. Н. Эмин (N. Emin). «Очерки религии армян». Moskvo, 1896, p. 24—26.; la citaĵo estas prenita el Георг Гоян (Georg Gojan). «2000 лет армянского театра» vol. 1: «Театр древней Армении», Moskvo 1952, p. 320. (ruse)