La AramoKarao, Aramus guarauna, estas birdospecio kiu aspektas kiel granda ralo sed estas skelete pli proksima al la gruoj. Ĝi estas la ununura viva specio en la genro Aramus kaj en la familio Aramedoj. Ĝi troviĝas ĉefe en humidejoj de varmaj partoj de Ameriko, el Florido al norda Argentino. Ĝi manĝas moluskojn, kun dieto kie hegemonias Ampulariedoj de la genro Pomacea.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aramo

Aramo ĉe St. John's River, Florido
Aramo ĉe St. John's River, Florido
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Aramedoj Aramidae
Bonaparte, 1854
Genro: Aramoj Aramus
Linnaeus, 1766
Specio: Aramo Aramus guarauna
Linnaeus, 1766
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio kaj sistematiko

redakti
 
Flugante

La Aramo estis metita en la familion Aramidae, kiu siavice estas metita kun la gruoj kaj la raloj en la ordo Gruiformes.[2] Oni sugestis, ke la Aramo estas proksima al la familio de ibisoj kaj kulerbekuloj nome Threskiornithidae (Treskiornitedoj), bazite sur kunhavitaj birdaj laŭsoj. La taksonomio de Sibley kaj Ahlquist, bazita sur hibridiĝo pere de DNA–DNA, sugestis, ke la plej proksimaj parencoj de la Aramo estus la Heliornitedoj (Heliornithidae), kaj eĉ Sibley kaj Monroe metis tiun specion en tiun familion en 1990.[3] Pli ĵusaj studoj trovis malmultan subtenon por tiu rilato.[4] Pli ĵusaj studoj pere de DNA konfirmis proksiman rilaton aparte kun la gruoj,[5] kaj tial la Aramo restis kiel familio proksima al la gruoj kaj ambaŭ kiel frataj taksonoj el la Psofiedoj.[6]

Subspecioj

redakti

Inter 1856 kaj 1934, la Aramo estis traktita kiel du specioj, unu en Sudameriko (Aramus guarauna) kaj la alia en Centrameriko, Karibio kaj Florido (Aramus pictus). Nuntempe, ĝi estas traktita kiel unusola specio kun kvar subspecioj. Kun la nomiga subspecio A. g. guarauna, oni agnoskis la subspeciojn A. g. dolosus, A. g. elucus (ambaŭ de J. L. Peters, 1925), kaj A. g. pictus (F. A. A. Meyer, 1794). La diferenco inter la subspecioj estas rilataj al malgrandaj diferencoj laŭ grando kaj plumaro.[2]

Priskribo

redakti
 
Aramo

La aramo estas iom granda birdo, 64 ĝis 73 cm longa, kun enverguro de 101 ĝis 107 cm. Korpa maso gamas el 900 ĝis 1300 g, averaĝe ĉe 1080 g.[7] La maskloj estas iom pli grandaj ol la inoj, sed ne estas videbla diferenco en plumaro.[4] Ties plumaro estas malhelbruna kun oliveca brilo supre. La plumoj de la kapo, kolo, flugilkovriloj, kaj multo de la dorso kaj de malsupraj partoj (escepte la malantaŭo) estas markata per blanka koloro, kio faras ke la korpo aspektas strieca kaj la kapo kaj la kolo helgrizaj. Ĝi havas longajn, malhelgrizajn gambojn kaj longan kolon. Ĝia beko estas longa, peza, kaj kurba malsupren, flaveca kun pli malhela pinto.[8][9] La beko ests iom malferma sed ne en la pinto por helpi la pinĉilecan agadon por eligi helikojn el iliaj konkoj, kaj en multaj individuoj la kurbaj pintoj estas ion dekstren, kiel la konkoj de la Ampulariedoj. La blankaj markoj estas iom malpli rimarkindaj en la unujaruloj.[9] Iliaj flugiloj estas larĝaj kaj rondoformaj kaj ties vosto estas mallonga.[10] Ĝi estas ofte konfuzita kun nematuruloj de Amerika blanka ibiso.

Referencoj

redakti
  1. "National Geographic" Field Guide to the Birds of North America ISBN 0-7922-6877-6
  2. 2,0 2,1 (2020) “Limpkin (Aramidae)”, Handbook of the Birds of the World Alive. doi:10.2173/bow.aramid1.01. 241328872. Alirita 11a de Marto 2017.. 
  3. Sibley, C.G.. (1990) Distribution and Taxonomy of Birds of the World. New Haven, CT: Yale University Press. ISBN 978-0-300-04969-5.
  4. 4,0 4,1 . Limpkin (Aramus guarauna). Cornell Lab of Ornithology (2002). Alirita 24 February 2010 .
  5. (1998) “A phylogenetic analysis of the Gruiformes (Aves) based on morphological characters, with an emphasis on the rails (Rallidae)”, Philosophical Transactions of the Royal Society B 353 (1378), p. 2077–2151. doi:10.1098/rstb.1998.0353. 
  6. (2007) “Phylogeny of "core Gruiformes" (Aves: Grues) and resolution of the Limpkin–Sungrebe problem”, Molecular Phylogenetics and Evolution 43 (2), p. 515–529. doi:10.1016/j.ympev.2007.02.015. Bibkodo:2007MolPE..43..515F. 
  7. (1992) CRC Handbook of Avian Body Masses. CRC Press. ISBN 978-0-8493-4258-5.
  8. Howell, Steve N.G.. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
  9. 9,0 9,1 Sibley, David Allen. (2000) The Sibley Guide to Birds. New York: Knopf. ISBN 0-679-45122-6.
  10. Holyoak, David. (2003) “Limpkin”, Christopher Perrins: The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books, p. [htt://archive.org/details/fireflyencyclo0000unse/e/212 212–213]. ISBN 1-55297-777-3.