Aranĉinoj (itale arancino, sicilie arancinuarancina) estas specialaĵo de la sicilia kuirarto. Kiel tio, ĝi estis oficiale agnoskita kaj inkluzivita en la listo de tradiciaj italaj produktoj de la Ministerio pri Agrikulturaj Manĝaĵoj kaj Arbaraj Politikoj (MiPAAF) kun la nomo "rizaj pilkoj".

Aranĉinoj

Temas pri buletoj kun pilka aŭ konusa formo el panumita kaj fritita rizo, 8-10 cm de diametro, ĝenerale farĉita per raguoj, pizoj kaj speffa fromaĝo nomata kaĉokavalo, aŭ dispecigitaj kuiritaj ŝinko kaj mocarelo. La nomo devenas el la origina formo kaj de la tipa ora koloro, kiu memorigas pri oranĝo, tamen, en la orienta parto de la insulo Sicilio la aranĉinoj havas pli ofte konusan formon.

En Palermo kaj Katanio la uzo de safrano estas tre ofta por doni oran koloron al rizo, tre kompakta kaj klare apartigita de la farĉaĵo, male al kio okazas en la areo de Mesino, kie la saŭco estas uzata kun safrano.

Ĉiuokaze, la origina recepto de la aranĉinoj ne inkluzivas la uzon de ovoj, nek la farĉaĵon (fakte la originalo enhavas multan amelon kaj ne bezonas ovojn por esti ligitaj), nek por panumado.