Pirarukuo

(Alidirektita el Arapajmo)

Pirarukuo (Arapaima gigas) estas la sola specio de genro arapajmo, ĝi estas granda rivera fiŝo en Amazonio, unu el la plej grandaj dolĉakvaj fiŝoj. Ĝi longas ĝis 2,6 m kaj pezas ĝis 150–200 kg, tiel ĝi estas la plej granda skvamfiŝo en Brazilo. Pro sia tre ŝatata, gadosimila viando, ĝi estas alnomata “la gado el Amazonio”.

Arapaima049.JPG
Arapaima049

Ĉar ĝi estas troe fiŝkaptata, la kaptitaj ekzempleroj malofte atingas la grandon de 2 m. Fontoj el 1820 parolas eĉ pri longo de 4 m.

desegno de William Henry Flower (1831–1899)

Ĝi vivas en nordaj partoj de Suda Ameriko, kie la akvoj havas la temperaturon de 24 ĝis 29 °C. Oni transportis ĝin eĉ en Tajlandon por hobia fiŝkaptado. Ĝi nutras sin per fiŝetoj, amfibioj, birdetoj kaj eĉ etaj naĝantaj mamuloj.

La pirarukuo atingas la seksan maturecon en aĝo de 4-5 jaroj. Ĝia reprodukta periodo okazas verŝajne ĉiun duan jaron, inter aprilo kaj majo. La ina fiŝo demetas ĉ. 100.000 frajojn en ĉ. 15 cm profundan kavon, kun diametro de 50 cm kaj kiu situas 1,5 m sub la akvosurfaco. La frajojn gardas ambaŭ gepatroj.

La lango estas forta, osta, ĝia osto estas prilaborata al ungoraspilo. Ĝia supra skvamoparto estas tiel dura, ke eĉ piranjoj ne povas sukcese ataki ĝin.