Arbeter Fraynd, jide אַרְבֵּייטֶער פְרַיינְד ("La Amiko de la Laboristo") estis ĉiusemajna jida radikala gazeto bazita en Londono kaj fondita en 1885 de la socialisto Morris Winchevsky. Post la elmigro de Saul Yanovsky al Usono en 1894, Woolf Wess fariĝis la redaktoro en 1895. En 1898, Rudolf Rocker, germana nejuda anarkiisto kiu vigle partoprenis en la jida radikala kulturo de East End de Londono, fariĝis la redaktoro de la gazeto.

Dum la kristnaska semajno en decembro 1902, konferenco de judaj anarkiistoj renkontis en Londono kaj ĉefa en ilia tagordo, apud ligo de ĉiuj judaj anarkiismaj grupoj en la regiono en iun Judan Anarkiisman Federacion, estis la reaperigo de Arbeter Fraynd. En 1903 Arbeter Fraynd denove ekaperis sub la administro de la grupo Arbeter Fraynd kaj la redaktoreco de Rudolf Rocker kiel la organo de la Federacio de Jida-parolantaj Anarkiismaj Grupoj en Britio k Parizo.

En 1914, post la ekiĝo de la Unua Mondmilito, Arbeter Fraynd estis subpremita de la brita registaro. Post la milito kaj la Rusa Revolucio, la jidparolanta anarkiista komunumo de Londono neniam revigliĝis. Multaj el ties membroj poste filtriĝis en la cionistajn, laboristajnkomunistajn movadojn. En 1918 Rocker estis deportita al Nederlando.

Vidu ankaŭ redakti