Pracetacoj

(Alidirektita el Archaeoceti)

Pracetacoj, Archaeoceti ("prabalenoj"), aŭ Zeuglodontes en pli malnova bibliografio, estas parafiletika grupo de primitivaj cetacoj kiuj vivis el la Frua Eoceno al la malfrua Oligoceno (antaŭ 55 al 23 milionoj da jaroj).[1] Reprezentante la plej fruan cetacan radiadon, ili inkludas la dekomencajn amfibiajn stadiojn en la cetaca evoluo, kaj tiele ili estas la prauloj de ambaŭ nuntempaj cetacaj subordoj, nome Mysticeti kaj Odontoceti.[2] Tiu dekomenca diversigo okazis en neprofundaj akvoj kiuj apartiĝis Hindion el la cetero de Azio antaŭ 53 al 45 milionoj da jaroj, rezulte en ĉirkaŭ 30 specioj adaptitaj al tute oceana vivo; kvankam kaj eĥolokigo kaj filtro-manĝado evoluis dum dua radiado antaŭ 36 al 35 milionoj da jaroj.[3]

Supayacetus וOcucajea שוחים יחד
Supayacetus kaj Ocucajea

Notoj redakti

  1. "Archaeoceti". Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine Paleobiology Database. Alirita la 7an de Novembro 2018.
  2. Thewissen 2002, pp. 36–8
  3. Fordyce 2002, p. 216

Bibliografio redakti

  • Fordyce, Ewan (2002). "Cetacean Evolution". In Perrin, William R; Wiirsig, Bernd; Thewissen, J G M. Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. pp. 214–25. ISBN 0-12-551340-2.
  • Thewissen, J. G. M. (2002). "Archaeocetes, Archaic". In Perrin, William R; Wiirsig, Bernd; Thewissen, J. G. M. Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. pp. 36–9. ISBN 0-12-551340-2.