Ardezemberizo
La Ardezemberizo (Latoucheornis siemsseni) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj. Ĝi estas monotipa en la genro Latoucheornis. Ĝi estas endemia de Ĉinio.
Ardezemberizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ardezemberizo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Latoucheornis siemsseni (Martens, 1906) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbustaroj.
Ĝi estas specio kun seksa duformismo. La masklo estas ardeznigra kun nur blanka suba ventro kaj rozkoloraj kruroj. La ino havas ruĝecbrunajn kapon, gorĝareon kaj supran bruston, koloro kiu nuanciĝas al helbruna aŭ grizbruna de dorso kaj flankoj dum subaj partoj estas helgrizaj al blankecaj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Latoucheornis siemsseni[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.