Are All Men Pedophiles?

Are All Men Pedophiles? (Ĉu ĉiuj viroj estas pedofiloj?) estas dokumenta filmo de 2012 pri pedofilio, reĝisorita de la juna germana kinisto Jan-Willem Breure. Ĝi estis tutmonde premiere prezentita en la Tutmonda Kinofestivalo Queens World de Nov-Jorko, la 2an de marto 2012[1] kaj projekciata kun konsiderinda sukceso en diversaj kinofestivaloj[2].

Are All Men Pedophiles?
filmo
Originala titolo Are All Men Pedophiles?
Produktadlando  Nederlando
Originala lingvo angla
Kina aperdato 2-an de marto 2012 (Nov-Jorko)
Daŭro 70 min.
Ĝenro Dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Jan-Willem Breure
Scenaro Jan-Willem Breure
Ĉefrolantoj Dick Swaab, Corine de Ruiter, Marthijn Uittenbogaard
Distribuo Sideways Film
vdr

La filmo, subtitolita "Eighteen Is Just A Number" ("Dek ok estas nur numero"), prezentas la ideon, ke ĉiuj viroj estas hebefiloj, t.e. ke ili sentas sin sekse altiritaj de adoleskantoj, kaj defendas tio, ke la socio devus distingi inter tio kaj la vera pedofilio (seksa altiro al antaŭpuberaj infanoj)[2], montrante la konsekvencojn de la ĝeneraliĝo de tia maniero kompreni “pedofilion”, kio okazigas leĝojn kiuj rigardas ĉiujn virojn kvazaŭ potencialajn pedofilojn. La dosier-filmo analizas la pedofilion el kultura kaj profesia perspektivo kaj el la vidpunkto de diversaj specialistoj, neŭrosciencistoj, psikologoj, seksuologoj kaj dotĉasantoj de modeloj.

Krom la Koninklijke Academie van Beeldende Kunsten (Reĝa Akademio de Arto) de Hago, la filmo estis tute private financita, precipe de Jan-Willem Breure.

Premioj redakti

Premio Mediaprize al pli bona dokumenta filmo de 2012.

Referencoj redakti

  1. Pafundi, Jason. "Festival Presents Films From Around The World Arkivigite je 2012-04-27 per la retarkivo Wayback Machine. Queens Tribune, 2012-05-01.
  2. 2,0 2,1 North, Anna. 'Pedophilia Documentarian: "Eighteen Is Just A Number"' (angle). BuzzFeed, 2012-07-01.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti