Arenillas (stacidomo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arenillas. |
Arenillas estas fermita stacio sur Linio C-3 de Proksimaĵoj Sevilo, situanta en la municipo Villanueva del Río y Minas, sur irebla gruza vojo proksimume 7 km de la ĉefa loĝareo. Ĝi estis malfermita en 1885 por priservi iaman proksiman ŝakton por karbminado.
Arenillas | ||
---|---|---|
Originala nomo | Estación de Arenillas | |
fervoja stacidomo | ||
Situo | ||
Lando | Hispanio | |
Loko | Villanueva del Río y Minas | |
Geografia situo | 37° 42′ 2″ N, 5° 45′ 0″ U (mapo)37.700652435377-5.750134947371Koordinatoj: 37° 42′ 2″ N, 5° 45′ 0″ U (mapo) | |
Geografia lokigo sur la mapo : Provinco Sevilo | ||
Ecoj | ||
Trakoj | 1 | |
Historio | ||
Malfermo | 1885 | |
Aktuala stato | Fermita | |
Administrado kaj utiligado | ||
Proprietulo | Adif | |
Trafikanto | Renfe | |
Kodo | 40118 | |
Linio | ||
Ĝi estis en uzo kiel haltejo ĝis 2015, plejparte kiel aliro al la romiaj ruinoj de Munigua. Nuntempe neniu trajno veturas kaj restas nur spuroj de la stacidomo, restaĵoj de la kajo kaj akvoputo.