Malfermi la ĉefan menuon

Argentina Konstitucio de 1819

La Argentina Konstitucio de 1819 aŭ en hispana Constitución Argentina de 1819 estis la projekto de konstitucio aprobita en 1819 de la Kongreso de Tukumano, translokigita al Bonaero du jarojn antaŭe. Ĝi estis unueciga kaj tio provokis la malakcepton de la provincoj, kaj tiele la estroj federalaj kontraŭstaris la Direktoradon de José Rondeau, kaj fine venkis super li. Parto de la artikoloj pasis al venonta projekto, nome la Argentina Konstitucio de 1826, kaj tra tiu al la Argentina Konstitucio de 1853.

La 31an de julio de 1818, la Kongreso de Tukumano ekdiskutis projekton de konstitucio por Argentino. Temis pri dokumento kiu kolektis disponojn de 1815 kaj ĝenerale multaj normoj estas el la hispana konstitucio de 1812. Ĉirkaŭ tiu epoko, estis sendita al Eŭropo la pastro Valentín Gómez, deputito de la kongreso, cele akiri eŭropan princon por la trono de la Unuiĝintaj Provincoj kaj aliancojn kun Francio kaj Granda Britio. Li malsukcesis, sed ankoraŭ novembre de 1819 — multajn monatojn post la aprobo de la Konstitucio — oni aprobis projekton de kronigo de la infanto Karlo Ludoviko de Burbono, princo de Luko, kiel reĝo de la Unuiĝintaj Provincoj.

La definitiva teksto de la Argentina Konstitucio de 1819 estis oficiale aprobita la 22an de aprilo 1819. Temis pri aristokrateca kaj unueciga konstitucio,[1] kaj oni ne precizigis ĉu temas pri respubliko aŭ monarkio.

Praktike la konstitucio neniam aplikiĝis: la Direktorato plumoviĝis laŭ statutoj antaŭaj kaj la federalaj provincoj absolute malakceptis ĝin. Ekde junio de 1819 ekis revolucioj kaj la reĝimo apenaŭ estris super grava parto de la lando.

NotojRedakti

  1. Oni planis, ke la Plenuma Povo elektos la guberniestron de ĉiu provinco el triopo, prezentita de la municipo de la provinca ĉefurbo. Toi ne estis federalismo, ĉar la Plenuma Povo findecidis, povis trovi malplej malbonan kandidaton kaj rajtos malakcepti la triopon. Ravignani, Emilio, Historia constitucional de la República Argentina, Bs. As., 1926.