Argileto kaj vojo argileta estas nomo de antikva roma kvartalo kaj vojo. La vojo trairis la multloĝatan kvartalon inter la montetoj Eskvilino kaj Viminalo de la Roma Forumo ĝis la Subura. Ĝi estas la nuna Via Cavour. Argileto famiĝis pro siaj librovendistoj.

Pro la monumenta pligrandigo de la Argileto sub Domiciano, kreiĝis inter la aŭgusta forumo kaj la vespaziana forumo loko por nova konstrulaborado; post kiam tamen oni murdis la imperiestron, oni finis ĝin dum la nova imperiestro Nervo kaj solene inaŭguris ĝin en 97 p.Kr. kiel nerva forumo).