Argirio

La argirio, aŭ sindromo de argirio, (devena el argyros, arĝento en greka) estas malsano produktita pro la longdaŭra ekspono al la arĝento en formo de saloj aŭ de metalo kaj estas karakterizata per la kolorigo de la haŭto kaj de kelkaj organoj de la malsanulo al grizaj, bluecaj aŭ griz-bluecaj nuancoj, ĉefe en la zonoj eksponitaj al la suno.

Dum multaj jaroj, tiu nun 92jaraĝa homo estis uzinta nazkuracilojn kiuj enhavas arĝenton.

La argirio povas esti akirita pro industria ekspono aŭ kiel rezulto de la engluto de kuraciloj kiuj enhavas salojn el arĝento.

La argirio estis atribuita ankaŭ al kirurgaj kaj dentokuracaj procezoj kiel estas la farado de tatuoj kaj la surmeto de alojoj el arĝento en la dentaj riparoj.[1]

Referencoj redakti

  1. «Argiria,una enfermedad peculiar». [1] Konsultita la 26a de Majo 2017.