Arizpe estas unu el la 72 komunumoj de la meksika subŝtato Sonora, kiu estas la dua plej granda subŝtato de Meksiko kaj situas en la plej norda parto, kiu limas al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Arizpe. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 26006.

Arizpe
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Sonora
Poŝtkodo 84640–84657
Kodo laŭ INEGI 26 006
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Raymundo Pesqueira B. (2012-14)
Demografio
Loĝantaro 2 959
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 30°20′N 110°10′U  /  30.333°N, 110.167°U / 30.333; -110.167 (Arizpe) (mapo)
Alto 800 m
Areo 2 806,8 km²
Horzono UTC -7
Situo de Arizpe en (Meksiko)
Situo de Arizpe en (Meksiko)
DMS
Situo de Arizpe en
Situo de Arizpe en
Situo de Arizpe en

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arizpe Municipality [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo havis en 2010 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3037 loĝantojn. El tiuj estis 1571 viroj kaj 1466 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2806,8 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 800 metroj super la marnivelo.

Klimato redakti

En la komunumo jare falas averaĝe 422 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C.

Sociogeografio redakti

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2332 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2200 scipovis legi kaj skribi kaj 132 personoj estis analfabetoj. Do 5,66 % de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 3042 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 21 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,69 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio redakti

Arizpe estis la unua vilaĝo de Sonora kiu ricevis la titolon "urbo". La 12-an de februaro 1782 la ĝenerala reganto de la internaj provincoj Teodoro de Croix ricevis komunikon, subskribitan de la hispana reĝo, kun la informo ke Arizpe ricevis la titolon "urbo".

Antaŭ la alveno de la hispanoj en la regiono kie hodiaŭ estas Arizpe vivis la opatoj. En 1646 la jezuita misiisto Jerónimo de la Canal fondis misiejon el kiu fariĝis poste la hodiaŭa Arizpe. En 1648 fondiĝis la misiejo San José de Chinapa. En la jaro 1776 en Arizpe oni instalis komandejon de la internaj provincoj. Poste Arizpe fariĝis ĉefurbo de la internaj provincoj. Ĝis 1838 Arizpe restis ĉefurbo de Sonora.

Eksteraj ligiloj redakti