Ĝibraltara Arko

(Alidirektita el Arko de Ĝibraltaro)

La Ĝibraltara Arko estas geologia regiono kiu korespondas al la arkoforma montaro kiu ĉirkaŭas la areon de la Alborana Maro (inter la Iberia Duoninsulo kaj Afriko). Ĝi estas formata de la Betika Montĉenaro (sudo de Hispanio), la Ĝibraltara Markolo kaj la Rifo (nordo de Maroko).

Ĝibraltara Arko.

La plej altaj altaĵoj de la regiono estas en la monto Mulhacén (3482 m), de la Betika Montĉenaro. La precipitaĵoj estas kolektitaj ĉefe de la riveroj Gvadalkiviro (norde de la Betika Montĉenaro) kaj Sebu (sude de Rifo), la akumulado de kies sedimentoj estas kaŭzo de samnomaj randaj fleksejoj.

La formado de tiu montaro estas rilata kun la alproksimiĝo inter la afrika tektona plato kaj la iberia plateto dum la Terciaro (ekde antaŭ 65 milionoj de jaroj), sed la mekanismoj kiuj modlis ĝin estas ankoraŭ celo de debato kaj en geologio kaj en geofiziko.[1] El la klopodoj klarigi tiujn fortojn deriviĝis almenaŭ 4 alternativaj modeloj proponitaj por klarigi la genezon de la Ĝibraltara Arko kaj de la Alborana Maro.

En tempoj pli ĵusaj, dum la Mesinia Salkrizo dum kiu sekiĝis granda parto de la Mediteraneo, la regiono iĝis ponto inter la du kontinentoj kun la sekva okazigita biologia interŝanĝo.

Notoj redakti