Armanjakoj, en franca Armagnacs, estis la partio kiu opoziciis en la 15-a jarcento, en Francio, en enlanda milito, kontraŭ la «Bourguignons» (Burgonjanoj).

Armanjakoj
Dinastio
politika grupo • politika koalicio
Lando Francio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Blazono de la domo Armagnac.

Filipo la 2-a de Burgonjo mortis en 1404, kaj lia filo Johano Sentima havis multe malpli da influo. Male, la frato de la reĝo, Ludoviko de Orleano, akiris povon. Kelkaj burgonjaj «komplotoj» havigis ligon kun Isabela de Bavario. La streĉiteco pliiĝis inter la partioj de Orleano kaj Burgonjo. Dekomence, Ludoviko de Orleano malhelpis la dukon de Burgonjo realigi teritorian kontinuecon inter Flandrio kaj Burgonjo, aĉetante Luksemburgion. Poste, li forigis la partianojn de la duko de Burgonjo el la regenteca konsilantaro. Siaflanke, Johano Sentima minacis Parizon en 1405. Tiu timigo ne sufiĉis kaj li decidis murdigi sian rivalon en 1407. Post tiu murdo, la partianoj de la duko de Orleano realianciĝis al Bernardo la 7-a de Armagnac, grafo de Armagnac, bopatro de sia sukcedanto Karlo de Orleano.

Vidu ankaŭ redakti