Armenlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la armena lingvo

La armenlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la armena lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Վիքիպեդիա Ազատ հանրագիտարան [Wīkīpedyā Azat Hanragitaran] aŭ pli mallonge Վիքիպեդիա [Vīkīpedyā]. Formale komencita la 9-an de julio 2003, la projekto praktike vigliĝis nur ekde la jaro 2005. En oktobro 2013 ĝi havis iom pli ol 90 000 artikolojn, kaj - interalie helpe de granda publika kampanjo de marto 2014 varbanta redaktantojn por la projekto - atingis pli ol 120 000 artikolojn ĝis julio 2014. La 16-an de julio 2024 ĝi enhavas 311 931 artikolojn.

Armenlingva Vikipedio
Retadreso hy.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo armena
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 16-a de julio 2024
Artikolnombro 311 931
Profundeco 62.9
Paĝoj 1 148 866
Redaktoj 10 038 259
Uzantoj 145 620
Aktivaj uzantoj 464
Administrantoj 10
Dosieroj 12 154
vdr

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti