Arondismento Arcachon

arondismento de Francio

La arondismento Arcachon (france arrondissement d'Arcachon, okcitane Arrondiment d'Arcaishon) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Arcachon. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 162 720 personoj sur areo de 1 494,37 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 109 loĝantoj/km².

Arondismento Arcachon
france: Arrondissement d'Arcachon, okcitane: Arrondiment d'Arcaishon
Administra unuo
Mapo de Ĝirondio kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono  Nova Akvitanio
Departemento Ĝirondio
Historia regiono Akvitanio
Ĉefurbo Arcachon
Areo 1 494,37 km² (149 437 ha)
Loĝantaro 162 720 (2021)
Denseco 109 loĝ./km²
INSEE-kodo 336
Komunumoj 17

Administra divido redakti

La arondismento estas dividita en kvar kantonojn kaj 17 komunumojn - kompare malalta nombro por franca arondismento. La kantonoj, kiuj administre havas malpli grandan signifon, provizore ne ricevu propran esperantlingvan artikolon, sed menciiĝu en la tekstoj de la unuopaj komunumoj:

  • kantono Andernos-les-Bains (6 komunumoj)
  • kantono Gujan-Mestras (4 komunumoj)
  • kantono La Teste-de-Buch (2 komunumoj)
  • kantono Les Landes des Graves (kun 5 el 25 komunumoj)

Komunumoj redakti

1. Andernos-les-Bains (33005) 2. Arcachon (33009) 3. Arès (33011) 4. Audenge (33019)
5. Belin-Béliet (33042) 6. Biganos (33051) 7. Gujan-Mestras (33199) 8. La Teste-de-Buch (33529)
9. Lanton (33229) 10. Le Barp (33029) 11. Le Teich (33527) 12. Lège-Cap-Ferret (33236)
13. Lugos (33260) 14. Marcheprime (33555) 15. Mios (33284) 16. Saint-Magne (33436)
17. Salles (33498)

Vidu ankaŭ redakti