Arondismento Avranches
arondismento de Francio
La arondismento Avranches - france arrondissement d'Avranches, prononco [aʁɔ̃dismˈɑ̃ davʁˈɑ̃ʃ] - estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Manche - jen france, prononco [mɑ̃ːʃ], borde de la france samnoma Manika Markolo) kaj en la regiono Normandio (france Normandie [normãdi]). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Avranches. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 134 499 personoj sur areo de 1 762 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km².
Arondismento Avranches | |
france: Arrondissement d'Avranches | |
Administra unuo | |
Mapo de Manche - la arondismenta areo en ruĝa koloro
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Normandio |
Departemento | Maniko (Manche) |
Ĉefurbo | Avranches |
Areo | 1 762 km² (176 200 ha) |
Loĝantaro | 134 499 (2021) |
Denseco | 76 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 501 |
Komunumoj | 134 |
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 8 kantonoj.