Arondismento Cahors

arondismento de Francio

La arondismento Cahors aŭ plene esperante arondismento Kadorso (france arrondissement de Cahors, okcitane Arrondiment de Caors) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Lot [lɔt] (aŭ okcitane Òlt [olt]), en Esperanto Lotio[1], en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Cahors, okcitane Caors, en Esperanto Kadorso.[1] Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 73 707 personoj sur areo de 2 179 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km².

Arondismento Cahors
france: Arrondissement de Cahors

okcitane: Arrondiment de Caors

Administra unuo
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
Ŝtato Francio Francio
Regiono Okcitanio
Departemento Lot
Ĉefurbo Cahors
Areo 2 179 km² (217 900 ha)
Loĝantaro 73 707 (2021)
Denseco 34 loĝ./km²
INSEE-kodo 461
Komunumoj 98

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 8 kantonoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio de la franclingva SAT-Amikaro, arkivigita laŭ stato de julio 2021

Vidu ankaŭ redakti