Arondismento Fontainebleau

arondismento de Francio

La arondismento Fontainebleau (france arrondissement de Fontainebleau) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Seine-et-Marne [sɛ.n‿e maʁn] aŭ Sejno-Marnio[1] kaj en la regiono Francilio (france Île-de-France [il dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio"), aŭ Pariza Regiono respektive Parizio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Fontainebleau. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 156 450 personoj sur areo de 1 227 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 128 loĝantoj/km².

Arondismento Fontainebleau
france: Arrondissement de Fontainebleau
Administra unuo
Mapo de Seine-et-Marne - la arondismenta areo en ruĝa koloro
Ŝtato Francio Francio
Regiono Francilio
Departemento Seine-et-Marne
Ĉefurbo Fontainebleau
Areo 1 227 km² (122 700 ha)
Loĝantaro 156 450 (2021)
Denseco 128 loĝ./km²
INSEE-kodo 774
Komunumoj 85
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Fontainebleau

La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 4 kantonoj.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti