Arrows Ostrava

basbala kaj softbala sporta klubo

Arrows Ostrava estas ostrava basbala kaj softbala sporta klubo. En la jaroj 2005, 2006 kaj 2008 ĝi fariĝis vicmajstro de Ĉeĥa basbala ekstraligo. Ĝis la jaro 1996 ĝi estis parto de TJ VOKD Ostrava-Poruba, kiel taĉmento de basbalo kaj softbalo. Ekde sezono 1997 ĝi ludas sub la nomo Arrows Ostrava. La oficiala nomo, sub kiu la klubo estas registrita kiel civitana asociiĝo, estas SKSB Ostrava.

Arrows Ostrava
Nomo  SKSB Ostrava
Adreso  Průběžná 2
708 00  Ostrava-Poruba
Fondita  1973
Stadiono  Ostrava-Poruba
Prezidanto  Inĝ. Radim Kepák
Trejnisto de basbalo  Filipinoj Edgar Delos Reyes
Trejnisto de softbalo  Pavel Burkovič
Ligo de basbalo  Ĉeĥa Basbala Ekstraligo
Ligo de softbalo  2.ČSLŽ
Klubaj koloroj  blua kaj blanka
vdr

Rekonstruo de stadiono redakti

La komenco de sezono 2008 estis notita per la okazanta rekonstruo de stadiono, pro kiu la hejmecaj matĉoj devis esti ludataj sur ludejoj de rivaloj. La unua matĉo de la sezono 2008 sur la hejmeca nove rekonstruita ludejo en Poruba estis ludita la 14-an de majo kontraŭ Skokani Olomouc. La areo nun proponas 2500 sidlokojn.

Signifaj eventoj redakti

  • Aranĝado de Akademia majstreco en basbalo 2008
  • Aranĝado de Eŭropa ĉampioneco de junuloj kaj kadetoj 1997, 1998

Historiaj nomoj redakti

  • PO Plamen Poruba
  • Permon Sokol Pustkovec
  • Fortuna Sokol Pustkovec
  • TJ VOKD Ostrava-Poruba (ĝis 1996)
  • SKSB Ostrava (Arrows Ostrava) (1997 – ĝis nun)

Sukcesoj redakti

  • Vicmajstro de Ĉeĥio de Ekstraligo de viroj en la jaroj 2005, 2006, 2008
  • Majstro de Ĉeĥio de Ekstraligo de junuloj en la jaroj 2001, 2002, 2003
  • Vicmajstro de Ĉeĥio en kategorio de kadetoj en la jaroj 2002, 2005, 2008

Eksteraj ligiloj redakti