Arthur Wallace (mortis 1994), konata per anglalingva karesnomo Art, estis usona televida verkisto plej konata pro sia laboro ĉe la gotika dramserio Dark Shadows.

Art Wallace
Persona informo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo scenaristo
vdr

Li komencis labori en televido en la 1940-aj jaroj, ĉe la antologiaj televidserioj Studio One kaj Kraft Television Theater. Li ankaŭ verkis por Tom Corbett, Space Cadet, Combat!, Star Trek, inter aliaj.

La televidaĵo, sur kiu estis bazita Dark Shadows, estis nomita "The House", epizodo de Goodyear Playhouse en 1957. Kiam Dan Curtis havis la ideon por Dark Shadows, li proponis la laboron de produktanto al Art Wallace, kiu declinis la laboron. Wallace proponis skribi por la spektaklon kaj rekomendis Robert Costellon por la laboro de produktanto.

Wallace ankaŭ estis konsilanto pri la dramserio All My Children. Lia edzino, Elizabeth Wallace, estis scenaristo pri AMC dum la 1980-aj jaroj.

Li verkis libron Shadows on the Wall publikita post sia morto (1995) de Pomegranate Press Ltd.

Li gajnis premiojn WGA Award en 1978 kaj Daytime Emmy Awards en 1984. [1]

Referencoj redakti