All My Children

televida serio

Ĉiuj Miaj Infanoj (angla : All My Children) estis sapopero de la usona televida reto ABC kiu unue estis elsendita la 5-an de januaro 1970. La serio rakontas la historion de la loĝantoj de fikcia burĝa urbo nomita "Pine Valley" situanta en Pensilvanio.

All My Children
televida serio
Originala titolo All My Children
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida dramserio, sapopero, LGBTI+ related TV series
Aktoroj Susan Lucci • Rebecca Budig • Daniel Cosgrove • Jeffrey Byron • Cameron Mathison • Alicia Minshew • Lindsay Hartley • Chrishell Stause • Cady McClain • Bobbie Eakes • Tonya Pinkins • Natalie Hall • Michael Nouri • Jill Larson • Cornelius Smith Jr. • Jamie Luner • Debbi Morgan • Ruth Warrick • Mary Fickett • Tamara Braun • Melissa Claire Egan • Elizabeth Hendrickson
Amplekso
Sezonoj 43
Epizodoj 10755
Daŭro sen reklamoj 60
Elsendo
Elsendita 5 jan. 1970 – 29 apr. 2013
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

En pluraj kazoj, la serio estis avangarda tiam kiam temas pri traktado de temoj kiuj estis tabuo en la usona distra industrio. En 1983 ĝi estis la unua sapopero se temas pri malkaŝe trakti samseksemon kaj prezenti lesban rolulon, kaj en 1987 ĝi estis inter la unuaj se temas pri trakti aidoson kaj la sintenon de socio al infektitoj kaj pacientoj.

La serio estis saltotabulo por kelkaj el siaj partoprenantaj aktoroj, gviditaj fare de Sarah Michelle Gellar kiu rolis kiel Kendall Hart, kaj tiam ĉefrolis en la serio Buffy the Vampire Slayer. Jesse McCartney, kiu aktoris en la serio de 1998 ĝis 2001, kaj pro sia rolo gajnis du Premiojn Emmy. Shannon Kane ankaŭ aktoris en la serio. Unu el la ikonecaj roluloj de la serio estas Erica Kane, rolita fare de Susan Lucci dum 41 jaroj, de 1970 ĝis la nuligo de la serio en 2011.

La serio fororis tra la 80-aj kaj la 90-aj jaroj en la kategorio de tage elsendita serio, tamen, kiel la multaj aliaj de la sapoperoj elsenditaj en Usono, All My Children travivis senprecedencajn malkreskojn de spektantaro dum la 2000-aj jaroj. Sekve en April 2011, ABC sciigis ke la serio baldaŭ finos sian elsendon la 23-an de septembro 2011, post 41 jaroj.

En April 2013, kaj All My Children kaj kromverka sapopero nomata One Life to Live revenis por dissendi novajn epizodojn post kiam la firmao PROSPECT PARK aĉetis la rajtojn kaj historion de la sapoperoj de ABC kaj komencis dissendi novajn epizodojn tra iTune'oj kaj Hulu en Usono. La elsendoj de la serio finiĝis la 2-an de septembro 2013.

Eksteraj ligiloj redakti