Arkones (mallongigo de Artaj Konfrontoj en Esperanto) estas E-renkontiĝo okazanta ĉiujare en Poznano, Pollando. Ĝi estas organizata de E-SENCO tuj post studsesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en septembro. En 2014 okazis la 30-a (jubilea) Arkones.[1]

Arkones 2008, diskutrondo

Organizado

redakti

La aranĝo dum longa tempo okazis en la lernejo Łejery (Poznań, str. Brandstaettera 1), kaj ekde 2010 en la fervojista kulturdomo (Poznań, vojkruciĝo de str. Taylora kaj Al. Niepodległości).

La programeroj ĉiam komenciĝas vendrede posttagmeze kaj finiĝas dimanĉe posttagmeze.

Ĉefa organizanto ĝis 2017 estis Paweł Janowczyk, kiu mortis komence de 2018. Jam de kelkaj jaroj kunorganizas kaj nun ĉeforganizas la renkontiĝon Tobiasz Kaźmierski.

La 38-a eldono okazos en Poznano inter la 13-a kaj 15-a de septembro 2024. [2]

Referencoj

redakti
  1. Halina Gorecka. XXX ARKONES 2014 - ARKONES: 30 estas jubileo!. Arkones. Arkivita el la originalo je 2016-04-03. Alirita 2016-01-01 .
  2. Anonco en Eventa Servo

Eksteraj ligiloj

redakti