Artemij de Verkola

Artemij de Verkola (ruse Артемий Веркольский, naskiĝis en 1532 en Verkola, mortis la 6-an de julio 1545) estis rusia ortodoksisma sanktulo, kiu mortis dum fulmotondro kaj postmorte gloriĝis kiel miraklofaristo.

Sankta
Artemij
Persona informo
Naskiĝo 15-an de aprilo 1532 (1532-04-15)
en Verkola
Morto 23-a de junio, 1545
Mortis per fulmobato vd
Familio
Gefratoj Paraskeva de Pirinem vd
Profesio
Okupo terkultivisto vd
Sanktulo
Honorata en Rusa Ortodoksa Eklezio
Festotago 23-a de junio, 20-a de oktobro (Gregoria kalendaro)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Artemij estis naskita en 1532 en la familio de vilaĝanoj. Lia patro estis nomita Malgranda Kosma, lia patrino - Appolinaria. Laŭ popolrakonto Artemij havis ankaŭ fratino Paraskeva de Pirinem, kiu ankaŭ estis sanktulo kaj postmorta miraklofaristo[1][2].

Pri la vivo de Artemij malmulte estas konata. Laŭ lia hagiografio li estis milda kaj pia knabo, ekde infaneco li helpis al siaj gepatroj labori en agro[3][4].

Unufoje, en 1545, kiam Artemij havis 12 jarojn, li erpis la agron kune kun sia patro. Dum la laboro fulmotondro okazis kaj Artemij pereis. Rimarkinde, ke laŭ la hagiografio Artemij mortis ne pro fulmofrapo, sed pro timego antaŭ la tondro[5].

Postmorte redakti

Samvilaĝanoj rigardis subitan morton de Artemij kiel signo de Dia kolero. Do, la korpo de Artemij, laŭ tiama kutimo, esits forlasita en arbaro - sen enterigo kaj sen funebraj ritoj[6][7].

En 1577 Agafonik - diakono de la loka preĝejo - laŭdire ekvidis en la arbaro neordinaran lumon super la loko, kie la korpo restis. Kiam li alvenis, laŭdire li trovis neputran korpon de Artemij. Vilaĝanoj transigis ĝin al vestiblo de la preĝejo[8][9].

En la sama jaro epidemio de febro okazis en la vilaĝo. Filo de unu de vilaĝanoj malsanis, sed kiam lia patro preĝis kaj tuŝis la ĉerkon de Artemij kaj almetis fragmenton de kovraĵo de la korpo al kesto de sia filo, laŭdire la knabo tuj resaniĝis. Kiam la vilaĝano rakontis pri tiu kazo al aliaj viliĝantoj, laŭdire multe da aliaj mirakloj okazis apud la korpo[10][11]. Almenaŭ 85 da aliaj mirakloj okazis danke al Artemij, laŭ la 18-a jarcenta hagiografio[12].

En 1648 monaĥejo en la nomo de Artemij de Verkola estis fondita sur la loko, kie la neputra korpo de Artemij estis trovita kaj la korpo estis transigita tien. Poste, en la komenco de la 20-a jarcento, dum la bolŝevika ateisma kampanjo, la relikvujo estis malfermita, sed la relikvo ne estis tie. Supozeble, monaĥoj kaŝis ĝin kaj nun ĝi ankoraŭ estas ie sur teritorio de la monaĥejo[13].

Referencoj redakti

  1. Жития святых Ростовского, 1903—1916.
  2. Полякова О. А., Романенко Е. В., Сальников А. К., Я. Э. З., 2001.
  3. Жития святых Ростовского, 1903—1916.
  4. Полякова О. А., Романенко Е. В., Сальников А. К., Я. Э. З., 2001.
  5. Савельева, 2010. С. 198.
  6. Жития святых Ростовского, 1903—1916.
  7. Полякова О. А., Романенко Е. В., Сальников А. К., Я. Э. З., 2001.
  8. Жития святых Ростовского, 1903—1916.
  9. Полякова О. А., Романенко Е. В., Сальников А. К., Я. Э. З., 2001.
  10. Жития святых Ростовского, 1903—1916.
  11. Полякова О. А., Романенко Е. В., Сальников А. К., Я. Э. З., 2001.
  12. Дмитриев, 1973. С. 253.
  13. Полякова О. А., Романенко Е. В., Сальников А. К., Я. Э. З., 2001.

Bibliografio redakti

  • Память праведного Артемия, Веркольского чудотворца // Жития святых на русском языке, изложенные по руководству Четьих-Миней свт. Димитрия Ростовского : 12 кн., 2 кн. доп. — М.: Моск. Синод. тип., 1903—1916. — Т. II: Октябрь, День 20. — С. 463.
  • Полякова О. А., Романенко Е. В., Сальников А. К., Я. Э. З. Артемий Веркольский // Православная энциклопедия. — М. : Церковно-научный центр «Православная энциклопедия», 2001. — Т. III : «Анфимий — Афанасий». — С. 463—465. — 752 с. — 40 000 экз. — ISBN 5-89572-008-0.
  • Дмитриев Л. А. Житийные повести русского Севера как памятники литературы XIII–XVII веков. Эволюция жанра легендарно-биографических сказаний. — Ленинград: Наука, 1973. — С. 249—261. — 303 с. — 6850 экз.
  • Савельева Н. В. Сказания XVII века о святых и подвижниках Русского Севера: Пинега и Мезень / Отв. ред. серии Г. М. Прохоров. — Санкт-Петербург: Издательство Олега Абышко, 2010. — 448 с. — (Древнерусские сказания о достопамятных людях, местах и событиях). — ISBN 978-5-903525-41-6.