Artemisia estis prahelena urbo kies restaĵoj troviĝas en Casalini di Porta Serra, montara loko en la komunumo San Sosti, Italio.

Artemisia


vdr

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko.

En 1846 oni trovis tie bronzan hakilkapon el la 6a jarcento a.K. kun greka skribo "Mi estas de Kyniskos, kaj sankta je Herao de la ebenaĵo". Ĝi estas montrata en la londona British Museum. Danke al sia proksimeco al la gorĝo de la rivero Rosa, Artemisia povis kontroli la trafikon tra unu el la ĉefaj terkolaj vojoj inter la maroj Iona kaj Tirena.