Artiko (arkitekturo)

Artiko, en arto kaj arkitekturo, estas la maniero per kiu oni desegnas la renkontiĝejojn kaj ligojn inter la diversaj elementoj kiuj komponas desegnon. Ekzistas diversaj gradoj de artikigo, tiele ke ĉiu parto de desegno povas rilati al la tuto laŭ ampleksa gamo de niveloj, el la simpla apudmetado ĝis altaj gradoj de kontinueco kaj unueco inter la eroj. La artikaro de konstruaĵo evidentigas kiel la partoj ligiĝis por formi la tuton, emfazante ĉiun el ili per rekonebla maniero. En la desegnoj tre artikigitaj, ĉiu parto estas klare distingebla per si mem.[1]

Laŭ Francisko Azorín artiko estas Organo kuniganta moveble du membrojn.[2] Kaj li montras rilatajn esprimojn globartiko, universala artiko, kardanartiko, artiki kaj artikigi.

NotojRedakti

  1. Ching, Francis D.K. (1995). A Visual Dictionary of Architecture (angle). New York: John Wiley & Sons, Inc. pp. 52, 141. ISBN 0-471-28451-3.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 23.