Artoskolo de Beuron

La artoskolo de Beuron aŭ mallonge skolo de Beuron estas aro da artistoj, kiu fondiĝis en 1868 en la ĉefabatejo Beuron ĉe Sigmaringen en Germanujo por novigi la katolike eklezian arton. La skolo treege orientiĝis je la egipta, frukristanisma kaj bizanca artoj kaj efikis entute pli instiga ol vere noviga. Per sia strebado al revivigo de religia arto ĝi ekligiĝas kun la fundamentaj ideoj de la nazarea artomovado.

Fresko Sankta Marteno en Beuron
Peter Lenz

Historio redakti

Instiganto kaj ĉefa parolanto estis arĥitekto, pentristo kaj skulptisto Patro Desiderius Lenz (naskiĝis kiel Peter Lenz en 1832 je Haigerloch; mortis en 1928 en Beuron), Patro Gabriel Wüger (naskiĝinta kiel Jacob Wüger; en 1829 je Steckborn; mortis en 1892 je Monto Kasino) kaj Patro Lukas Steiner (naskiĝinta kiel Fridolin Steiner en 1849 je Ingenbohl/Schwyz; mortinta en 1906 je Beuron).

Lenz estis ricevinta de Princino Katerina de Hohenzollern-Sigmaringen la komision por la konstruo de Kapelo Santa Maŭro ĉe Beuron kaj alvenigis por la ekipolaboroj siajn amikajn kolegojn (1868–1870). Ĉiuj tri sekvatempe monaĥiĝis en Beuron. Kune ili pentris de 1874 ĝis 1879 ankaŭ la benediktanan monaĥejon de Monto Kasino. Aliaj verkoj troviĝas ankoraŭ en kaj proksime de Beuron. Krom tio la skolo de Beuron kunverkis je la konstruo aŭ transkonstruo de multaj aliaj konstruaĵoj, interalie de la Emaus-Monaĥejo aŭ la Preĝejo Sankta Gabrielo en Prago.

Grava reprezentanto de la skolo estis la nederlandano Willibrord Jan Verkade, kiu antaŭ sia monaĥiĝo havis ligan kontakton al la artistogrupo Nabis en Parizo. Filio de la skolo de Beuron troviĝis en la abatejo Maredsous en Belgujo. Verkoj de la skolo respektive verkoj influitaj de ĝiaj ideoj trovigas en Germanujo, Aŭstrujo, Ĉeĥujo, Usono kaj en Brazilo.

Sed jam antaŭ 100 laŭ Hubert Krins el Tübingen la skolo eniĝis en malbonfamon, kaj kelkajn verkojn ĝiajn oni detruis; eĉ en Beuron mem oni forigis atestaĵoj de ĉi tiu stilo kadre de rebarokigo de la monaĥopreĝejo

Bildaro redakti

Literaturo redakti

  • Martha Dreesbach: Pater Desiderius Lenz OSB von Beuron - Theorie und Werk. Zur Wesensbestimmung der Beuroner Kunst. (Doktortezo), Munkeno 1957.
  • Hubert Krins: Die Kunst der Beuroner Schule. "Wie ein Lichtblick vom Himmel". Beuroner Kunstverlag, Beuron 1998, ISBN 3-87071-078-0
  • Josef Kreitmaier: Beuroner Kunst. eine Ausdrucksform der christlichen Mystik. 4-a kaj 5-a eldonoj. Herder, Freiburg 1923
  • Desiderius Lenz: Zur Ästhetik der Beuroner Schule. Braumüller, Wien und Leipzig [1898]
  • Harald Siebenmorgen: Die Anfänge der "Beuroner Kunstschule". Peter Lenz und Jakob Wüger 1850-1875. Ein Beitrag zur Genese der Formabstraktion in der Moderne. Thorbecke, Sigmaringen 1983, ISBN 3-7995-5028-3
  • Harald Siebenmorgen, Anna zu Stolberg (eldonitnoj): Ägypten, die Moderne, die Beuroner Kunstschule. G.Braun Buchverlag, Karlsruhe 2009, ISBN 978-3-937345-42-0
  • Felix Standaert: L'école de Beuron. Un essai de renouveau de l'art chrétien à la fin du XIXe siècle. Éditions de Maredsous, Denée 2011, ISBN 978-2-9601166-0-1

Eksteraj ligiloj redakti