Aruad
Aruad aŭ Ruad, iam Arvad, (arabe أرواد, Arwād) estas senakva insulo, ĉirkaŭ 3 km antaŭ la siria havenurbo Tartus (nomita ankaŭ Tortosa aŭ Tartosa). Ĝi estas ĉirkaŭ 570 m longa kaj ĉirkaŭ 360 m larĝa kaj tute kovrita de la samnoma fiŝkaptista vilaĝo. Ĝi havas konstruitan haveneton por malgrandaj boatoj ĉe sia orienta flanko.
Aruad | ||
---|---|---|
insulo • arkeologia loko • antikva urbo • populated place in Syria [+] | ||
Akvejo | Mediteraneo | |
Supermara alteco | 1,5 m [+] | |
Koordinatoj | 34° 51′ N, 35° 51′ O (mapo)34.85611111111135.858333333333Koordinatoj: 34° 51′ N, 35° 51′ O (mapo) | |
Areo | 0,2 km² (20 ha) [+] | |
Aruad | ||
Vikimedia Komunejo: Arwad [+] | ||
Galerio redakti
-
Osmana fortikaĵo de Aruad
-
La haveneto de Aruad
-
Aruade kun haveno en 1932, vidita de supre
-
Bronzaj moneroj stampitaj en la Aruado en 198-138 A. k.
Bildstrio redakti
En la 26-a volumo de Asterikso, "La odiseo", Aruad estas menciita kiel fenica haveno, fermita al la gaŭloj, kiuj serĉas ŝtonoleon.