Ascó
municipo de Hispanio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ascó (stacidomo). |
Ascó estas municipo en Hispanio apartenanta al la provinco Taragono, en la aŭtonoma komunumo Katalunio. Ĝi estas parto de la komarko Ribera d'Ebre kaj situas dekstre de la rivero Ebro. Ĝi havas atomcentralon, kun du reaktoroj, kiu uzas la akvon de la rivero Ebro por malvarmigo kaj estas la ĉefa ekonomia rimedo de la loĝantaro, kune kun la tradicia pluva agrikulturo. Ĝi konservas ruinojn de mezepoka kastelo sur la monteto kiu dominas la urbon. Ĝi havas populacion de 1 638 loĝantoj (2023).
Ascó | |||
---|---|---|---|
municipo de Katalunio • municipo en Hispanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 43791 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 638 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 11′ N, 0° 34′ O (mapo)41.180780.56723600000001 [+] | ||
Alto | 70 m [+] | ||
Areo | 73,6 km² (7 360 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ascó [+] | |||